Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
TEJO aktuale
2016  2015  2014  2013  2012  2011  2010  2009  2008  

N-ro 253 (2010-10-07)
[baveleto] internacia agado, Tago de la Bunteco

Varbado por Esperanto povas okazi alimaniere, ĉu ne?
Samtempe ekflugis gasbalonoj kun la surskriboj en la lingvoj angla, germana, pola kaj Esperanto "Kontraŭ rasismo".
Krom Herzberg partoprenis la ĝemelurboj de Osterode am Harz: Ostroda en Pollando, Scarborough en Britio kaj ĝemelurbo de Herzberg am Harz: Góra en Pollando. En Herzberg kaj Góra la Esperanto-kluboj, geamikoj helpis kunordigi la farendaĵojn por tiu tago de la projekto "Vielfalt tut gut" (bunteco bonas), kiun iniciatis la germana Ministerio por Familio, Maljunuloj, Virinoj kaj Junularo. La tagan buntan programon riĉigis muziko, dancoj, ekspozicio, kuirado, sporto, ludoj, informbudoj. La ĉefa atrakcio tamen estis la samtempa ekflugigo de po 500 gasbalonoj el la partneraj urboj de tri landoj, simbole al solidareco, kunlaboro, alvoko kontraŭ rasismo kaj al interpopola kompreniĝo. La multkoloraj balonoj havis surskribojn en la pola, angla, germana kaj plej grandlitere en Esperanto.
Vi trovas multajn fotojn pri la unika internacia inform- kaj varbagado ĉe http://esperanto-urbo.de
Amike salutas, Peter Zilvar kaj Zsofia Korody

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2026